Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 31 de dezembro de 2012

Novjaro

Vivo adas plue...

Ne gravas tiu, kiu
Sur temp’ rajdas fluge. 
 

Eroj el moment’,

Into, onto antas,

Nunon kaŝante.
 

Tuj ekos Novjaro;

Ritoj al homar’ utilas.

Tamen tute survoje

Necesas malpleniĝo:

Vivo plue adas...

 
Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio - RJ  Brazilo   31 / 12/ 2012

domingo, 30 de dezembro de 2012

Trasomere



Kio ĉion reĝisoras?

Maro ludas simfonie:

Onden iras homoj, homoj...

 

Verdarĝenta pulmo spiras:

Ventr’ patrina ritme pulsas

Laŭ brilŝauma partitur’.

 

Homamaso trasomeras

Sunombreloj  bunte  svarmas...

Ĉu foiro? Ĉu altar’ ?

Someranoj sin ofer(t)as

Por adori sunon ... maron ...

 

Ĉu verĝojas la estuloj?

 Scivolemas la poeto.

Jen -  audiĝas voĉ’ sekreta -

Plezurplenaj ekzistuloj!

 

Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio – RJ   Brazilo

30/12/2012

terça-feira, 18 de dezembro de 2012

Lilioj de San-Paŭlo

                                 

                                                                     


La svarma urbeg’ furoras:
Jarfinaj festoj eksplodas
Kaj tempon englutas brile.

Tiam amas’ da homoj blinde
Preterpasas donacon dian:
Tiujn etajn anĝelojn, kiuj fariĝis

Rozkolora ĝardeno el lilioj,
Por ĉiutage nin regali
Per neatendita salut’ gracia.



Maria Nazaré de C. Laroca

San-Paŭlo, 18/12/2012.