Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 27 de janeiro de 2013

Al Paul McCartney


http://letras.mus.br/the-beatles/213/




En mil naŭcent sesdek sep

Ĉarma kanzon’ furoris:

“When I’m sixty four”…

Kaj timiĝis mia esto

Pro tia temp’ tro for ...



Nu, jen mi sesdekkvara!

Pli juna ol antaŭe:

En kruĉ’ da Poezio

Verda Eliksir’ kulpas

Pri l’ ĝoj’ kaj l’ amikar’.



Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 27/01/2013

6 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

Tre belaj kaj eliksiraj versoj, poetino! Per la arto, viakaze la poezio, aŭ per ia ajn kristece utila laboro farata senĉese, ni fariĝas viglaj laborantoj dum tempo multe pli longa ol tiu de la neagemuloj. Ju pli malnovaĝa, des pli kore junaĝa, per la plastio de la amo. Gratulegon!

Blogdopaulo disse...

Bela omagho... al si mem! Sagha felicho ...

Lírica disse...

Ek! Nun mi estas kontenta!
Maljuneco tiamaniere neniam timigos niajn nepojn.
Kisojn.

Mirejo disse...

Mi tre ŝatas vian poemon.
Same mi sentas min ĉiam pli juna, tamen jam 66!!!
Bravo!!!

Nazaré Laroca disse...

Laŭ peto de amiko kaj Poeto Paulo Nascentes, mi transskribas lian fajnankomenton:

"Nazaré,
la suban komentarion mi ne sukcesis publiki sur via blogo. Bv. tion fari mem, se vi volos. Jen:

Ĉu Poezio estas sekreta ilo de alkemiistoj serĉe al Eliksiro de Longdaŭra Vivo kaj Filozofa Ŝtono? Ĉu mistere per verdaj vojoj subtile nuanciĝas la poemoj de Nazaré? Relegu ni ilin kaj mem respondu tion. Dankemo alvenos nian koron.

Amike,
Paulo Nascentes"

Angela Faria disse...

Mi kara
Viaj poemoj pli kaj pli elfluigas arte, emocie, inspire...
Dankon!!!