Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 16 de janeiro de 2013

Pripenso


Ridindas vanteco:
Ĝi bruas fiere
Kaj arestas revojn
Ideale purajn.


Altiras ĝi simplulojn,
Primokas naivulojn
Kiuj modeste agas...


Pluraj plu priploras
Gloron tiel malplenan,
Mortintan ĵusnaskitan.


Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora – Rio de Janeiro 

 16/01/2013

4 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

Hura! La kolegino poetino estas lerte uzanta siajn lastajn poemojn kiel socifilozofiajn pripensigilojn! Bonege! Estas via socia inspira flanko, kiu reprenas la plumon por esprimiĝi. Gratulon!

Blogdopaulo disse...

Pripenso multfoje leginda kaj pripensinda. Bele!

Lírica disse...

Poetino, poetino... cxu vi forgesis ke sorcxaj okuloj legas viajn versojn?
Ne timu, estas nur sxerco...

Angela Faria disse...

Estu felicxa la malricxuloj de spirito!!!