Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 3 de abril de 2013

Al Hermes Trismegisto

                     


Mi ekestis
En la senfina
Menso de Dio.

Mia esto
Enestas
En la nesto
De l' universo,
Kiu pulsas
En la nekonebla
Penso de l’ Tuto.

Mi mense
Vivas kaj aliiĝas
Perfekteble.
Transcendas
Mi proe, pere.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 03/04/2013










6 comentários:

Lírica disse...

Jen bela, profunda poemo tamen trudas al la legantoj la kabalan sxlosilon...
Kia poetino...
Kisojn.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Vere ĉi-foje vi trimergiĝis tre profunden en la trismegistan filozofion, ĉu ne, poetino? ☺ Tridie grandan hermesan gratulon!

Adonis Saliba disse...

Absolute hermetika, profunda pluso... Universa eksplodo en ena subtilo. Gratulon, karulino

Blogdopaulo disse...

Talenta sinsekvo de mallongaj versoj, plenaj je subtilaj sugestoj. Bele!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Benas viajn versojn la filozofia etoso de la Trifoje Granda Hermes Trismegisto. Gratulon!

Angela Faria disse...

Transcenda poemo kaj profunda.