Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 11 de abril de 2013

Kvazaŭdiro




Demiurg’, Poeto
La ŝnuron de revoj
Streĉas kaj ĵonglas
Per la leksikona
Sorĉa vortmondo.

Pajaco, orakolo,
Deliron li orbitas:
Jen nudiĝas vortoj
Kiuj stelfandiĝas
Kaj muzike elfluas
Kunĝuas kaj plezuras.

Rimoj kverelas
Aŭ ĉu ili kveras?
Poet’ apoteozas,
Entute metaforas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 11/04/2013.

4 comentários:

Blogdopaulo disse...

Poeto metapoeziumas pri poezio. Poezio en poezio. Rafinitaj versoj!

Josenilton kaj Madragoa disse...

Gratulon, amikino pro tiuj novaj ĵonglaj lirikaĵoj omaĝantaj la poetojn, viajn samartistojn. Vere majstraj!

Lírica disse...

Se vortoj estus vestoj mi dirus ke mi preferus la nudecon cxar la beleco de cxi tiu poema konsistas en montri sin tiamaniere: nuda kaj pro tio bela.

Adonis Saliba disse...

Poetino kara, vi veras kaj kveras kun velura susurado.