Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 16 de julho de 2013

Floroj





Se vi volas spiri
L’ odoron de Di’,
Se la Di-koloron
Volas vidi vi,  

Rigardu la florojn!
Eroj de l‘ Di-kor,
Ili poem’lumas,
La mondon parfumas,
Kiel am-trezor’ .


Maria Nazaré de C. Laroca 
Juiz de Fora, 16/07/2013.

5 comentários:

Lírica disse...

Dio kreis la florojn por donaci al la homoj parfumon, nutrajxon (mielo, salaton) medikamenton, diverskolorojn kaj al la poetoj rimojn, versojn por danksprimi.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Kaj poemumas per l' koloroj el lirikaj versoj, kiaj viaj ĉi, kompletigante la imagon de l' ĝarden' el paperaj tinkturita papili’. Sen tiaj versoj el lili’ mi certe ne memorus tiun veron kun tia vervo ŝajne farita por ni ĉi.

Hans-Georg Kaiser disse...

Emerson diris, ke la floroj estas la rideto de la Tero.

Blogdopaulo disse...

Al mi aparte plachis la esprimo "ili poemlumas" Bela uzo de Esperanta rimedo. Poemi pri floroj tiel bele ne estas facile, char ili estas eternaj kaj universalaj temoj por poezio. Gratulon!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Via poezia koncizo, la arto duondire plensensi. Plaĉa al mi.