Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 23 de junho de 2014

Al nekonata amato




Via rido starigas

Senegalan

Sorĉan staton

En la mondo.


Kaj tuj la birdoj

Eklernas la freŝon

De tiu nova kanto.


Kaj la floroj de l’ ĝardenoj

Ekdancas kiel papilioj

Printempmatene.


Tiam mi la ĝojon

De via kanto eltranĉas

Por tiun poemon

Lulkanti ĵusnaskitan.


Maria Nazaré de Carvalho Laroca

Juiz de Fora, la 31-an de Aŭgusto 2003.


(El Penseroj. Campinas: Wechsler Editora de Livros Ltda.pĝ.64

Kampino, Brazilo.2013)


3 comentários:

Blogdopaulo disse...

Tre bela amdeklaro! Rido kiel sorchajho, kiu disvershighas en la mondon. Jen grandanima amo.

Lírica disse...

Hodiau sxajnas, ke la vortoj sin kasxis en la novluno...
Mia animo, tiel kiel la via, soifas amon cxar "por la amo ni naskigxis".
Kisojn.

Nazaré Laroca disse...

Dankon pro via mesaĝo kara Poeto Paulo Nascentes:

"Ĉar ne plu eblas publikigi la komenton sur via blogo, jen ĝi ĉi tie:

Magio per poezio - jen nur unu el la diversaj ekzemploj de bona poemo de la leginda libro El Penseroj."