Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 28 de dezembro de 2014

Bondeziroj



Jarfino someras...
ĉevalrajd’ el ŝaŭmoj
gracie ondumas:
di’amanto mara
sub la gaja suno.

Eble nun vi dormas
sub mantelo frosta
de la nokto neĝa...

La jarfin’ someras...
La mondo rondiras
laŭ voj’ de l’esper’:
paco kaj milito
reve kunfratiĝas.

Maria Nazaré Laroca

Cabo Frio, 28/12/2014.

quarta-feira, 24 de dezembro de 2014

Calendário _ Kalendaro





Calendário

O tempo tece o futuro
com fios de sonho,
e o homem inaugura
o calendário voraz.

Os dias gorjeiam como canários
nas gaiolas  das horas;
dezembros embriagam-se
de janeiros frescos:
velas ao mar!

Mas como saber
se o que se vê
é crepúsculo
ou amanhecer?

Aprendi então
a recortar as trevas
para enxergar a aurora
em cada pôr de sol.


Kalendaro

Tempo teksas l’ estonton
per  fadenoj el revo
kaj homo  kalendaron
avidan inaŭguras.

Tagoj trilas, kiel kanarioj
en la kaĝoj de l’ horoj;
decembroj ebriiĝas
per freŝaj januaroj:
ek al  la maro!

Sed kiel scii
ĉu oni vidas
krepuskon
aŭ tagiĝon?

Tiam mi lernis  
eltranĉi la mallumon
por  l’aŭroron ekvidi
en ĉiu sunsubiro.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 24/12/2014. 

domingo, 21 de dezembro de 2014

Feliz Natal ! _ Feliĉan Kristnaskon !


Feliz Natal!

Tempo de Natal. Na contramão do caos, uma suave onda de amor invade a Terra. A manjedoura silenciosa paira acima da montanha de iniquidades que soterram o orgulhoso coração dos homens.
Saturado de subversão filosófica e moral, o mundo ainda não tem ouvidos para ouvir a Boa-Nova de humildade alegre e pacífica.  Jesus, o sublime arauto das bem-aventuranças, não veio salvar a humanidade; mas ensinar o homem a salvar-se a si mesmo.

Feliĉan Kristnaskon!

Kristnaska tempo. Kontraŭe al la kaoso, milda ondo de amo invadas la Teron. Silenta staltrogo ŝvebas super la monto el maljustaĵoj, kiuj enterigas la fieran koron de l’ homaro.
Saturita de filozofia kaj morala malvirtigo, la mondo ankoraŭ ne havas orelojn por aŭdi la bonan novaĵon pri  feliĉa kaj paca humileco. Jesuo, la sublima heroldo de la feliĉpromesoj, ne venis por savi la homaron; sed instrui homojn por ke ili sin savu mem.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 21/12/2014.

segunda-feira, 15 de dezembro de 2014

Naskiĝo


10 Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la sinjoro.” 
(Luko 2:10-11)



Dum tiu nokto sublima
jen anoncas l’ anĝelo:
por la homaro naskiĝis
amo kaj ĝojo senfina.

Apud Maria, brutaro
kaj paŝtistoj sendormaj
adoras Tiun, Kiu venis
kaj por mi kaj por vi ĉiuj.

Tri Magoj al Li regalas,
glore al Lia reĝeco,
per oro, incens’ kaj mirho
ili ja Lin riverencas.

En plej ĉiela korteg’,
l’ anĝeloj ekkantas himnojn,
sed l’ Infan’ plue atendas
malfruan donacon mian.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora 15/12/2014.

segunda-feira, 8 de dezembro de 2014

Signoj





   Al  L.L. Zamenhof

Je l’ vojmezo de l’ urbaj ĝangaloj
l’anim de l’ mond’ vagadas
baraktante tra bruega lum’.

Kvankam l’arbareg’ ne obskuras,
ĝi vojiradas blinde
laŭ riveroj el fantomoj hidaj:

Perfort' regas, ĉifonas moral';
Senkapigojn barbarajn
oni spektas per televidilo.

Ho Di’! Kien la homaro iras?
Ĉu l’ mondanim’ fiaskis?
-  Ne! - krias idealo:
L’ espero pacience obstinas...

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora. 08/12/2014.



quarta-feira, 3 de dezembro de 2014

Per la sorĉo de plenluno


Poemo premiita ĉe LA KONKURSO EN ESPERANTO: "POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ" 
http://iconcorsidisamideano.altervista.org/

Per la sorĉo de plenluno
teksadas mi tiun kadron
el densaj ŝnuroj el pluv’
sur la tegment’ rajdanta.

Kaj mia lito el nuboj
ŝvebas en ĉambro malluma...
Mi ŝirmas min en la libro
ĝis paciĝi la furio,
kiu ronĝas la lunvizaĝon,
kiel  hostio splitita.

Per la sorĉo de plenluno,
tunelon infanaĝo fosas,
kie la bovejoj flosas  
kaj odor’,  kiu trairas
kaj vekas sekretan pordon
inter estant’ kaj estint’.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 11/01/2014.