Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 24 de dezembro de 2014

Calendário _ Kalendaro





Calendário

O tempo tece o futuro
com fios de sonho,
e o homem inaugura
o calendário voraz.

Os dias gorjeiam como canários
nas gaiolas  das horas;
dezembros embriagam-se
de janeiros frescos:
velas ao mar!

Mas como saber
se o que se vê
é crepúsculo
ou amanhecer?

Aprendi então
a recortar as trevas
para enxergar a aurora
em cada pôr de sol.


Kalendaro

Tempo teksas l’ estonton
per  fadenoj el revo
kaj homo  kalendaron
avidan inaŭguras.

Tagoj trilas, kiel kanarioj
en la kaĝoj de l’ horoj;
decembroj ebriiĝas
per freŝaj januaroj:
ek al  la maro!

Sed kiel scii
ĉu oni vidas
krepuskon
aŭ tagiĝon?

Tiam mi lernis  
eltranĉi la mallumon
por  l’aŭroron ekvidi
en ĉiu sunsubiro.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 24/12/2014. 

8 comentários:

Blogdopaulo disse...

La tempo dependas ja precipe de nia rigardo al la vivofluo!
Belega poemo! La unua strofo estas ia perlo!

VILMA ORZARI PIVA disse...

Maravilha de poema,brindando conosco um novo ano!
Lindo!!! Feliz 2015!! Bjs

Angel Arquillos López disse...

Belega kaj tre inspira poemo. Gratulon, Nazaré.

Lírica disse...

"...dezembros embriagam-se de janeiros frescos" Meu Deus!
Lembro-me quando cirança, uma filha de escravos alforriados que servia na casa de um irmão de meu pai. Ela fazia renda de bilro e eu, em silêncio, olhos grudados naquelas mãos que faziam surgir de um simples fio de linha as mais belas e delicadas peças... e você faz isso com as palavras, minha amiga! Drumond ficaria orgulhoso de ler.

Stechjo disse...

Karulino,

Via uzado de metaforoj estas ELSTARA! En mia mens-okuloj vi donas flugilojn al miaj pensoj.

Gratulon kaj ĉion bonan dum la Nova Jaro!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Lerni... kiel... "eltranĉi la mallumon"? Kiucele? Nekredeble: "por l’aŭroron ekvidi
en ĉiu sunsubiro"? Ho ve! Mi kapitulacias pri la eblo kompreni poetojn! Kiu rilato ekzistas inter tiuj frenezaj vortoj kaj... 'kalendaro'? Ho ve! Poezieco ja misteras. Gratulon, Nazaré.

Unknown disse...


Saluton - Mi gratulas Vin!
Novjaron - 2015! Salutas Vin Georgi Litov - Sofio Bulgari.
Tio filmeto mi faris dank< al miaj gekorespondantoj tutmonde!
https://www.youtube.com/watch?v=zXmTtZMxAOM

Unknown disse...


Saluton - Mi gratulas Vin!
Novjaron - 2015! Salutas Vin Georgi Litov - Sofio Bulgari.
Tio filmeto mi faris dank< al miaj gekorespondantoj tutmonde!
https://www.youtube.com/watch?v=zXmTtZMxAOM