Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 23 de maio de 2015

No meio do caminho tinha um cão _ Sur la mezo de l’ vojo kuŝis hundo

No meio do caminho tinha um cão;
e ele dormia a sua liberdade, atravessado
no chão alegre de sol dessa manhã fria de maio.
Sem pedir licença, sem perguntar se incomodava;
aliás nem sabia disso: ele simplesmente existia.

Sur la mezo de l’ vojo kuŝis hundo

Sur la mezo de l’ vojo kuŝis dormanta hundo;
kaj tute senĝene ĝi endormigis sian liberecon
sur la sungaja grundo de l’ malvarma mateno maja.
Al ni ĝi ne petis permeson, ĝi demandis nenion;
fakte ĝi eĉ pri ĝeno ne scias: ĝi tutsimple ekzistis tie.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 23/05/2015.

5 comentários:

Blogdopaulo disse...

Interesa rekreo de la konata poemo de Drummond. Al mi aparte plachas la ideo, ke ghi endormigas sian liberecon! Bele!

ursula disse...

La bela diferenco inter vi, Nazaré, kaj mi estas, ke vi interpretas per via inspirita arto la liberan hundo sur sungaja grundo por mi, kiu neniam estus povinta krei ion similan.
Mi estas bonŝanca, ĉar mi povas ĝui vian arton. Dankon elkore.

Lírica disse...

Tiu hundo apartenas al mia karavano... la karavano de tiuj kiuj amas la liberecon!
Gratulon, poetino!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Libere kuŝanta, via poezio, jen hundo kiu simile omaĝas plenrajte la liberecon simple ekzisti. Gratulon.

Simplesmente mulheres disse...

É a mais pura liberdade!!! Quem nos dera poder usufruir de uma liberdade, talvez não total, como a do cão no meio do caminho, mas aquela em que o outro não fosse o inferno. Bela idéia, aliar o poema de Drummond à liberdade!