Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 29 de abril de 2016

Em cena _ Sursceneje


Em cena

O homem de argila 
só transpira  orgulho 
em seu frívolo ofício
de existir.

Move-o secreta   
sede de aplauso
e lauréis:
efêmera felicidade,
indomada angústia.



Sursceneje

La homo el argilo
nur orgojlon elŝvitas
en sia frivola
ekzistmetio.

Movas lin sekreta
soifo je aplaŭdoj
kaj laŭroj:
efemera feliĉo,
senbrida angoro.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 29/04/2016
.



quarta-feira, 20 de abril de 2016

Abril _ Aprilo




Abril

Nesta manhã de abril,
o sol navega absoluto
no  safirino azul
que desnuda o céu
de pássaros e olhares
sem pressa.

Peregrino,
o outono veraneia
com delicadeza.

  
Aprilo

En tiu aprila mateno
la suno pompe velas
sur la safira bluo,
kiu nudigas la ĉielon
de birdoj kaj 
senhastaj rigardoj.

Pilgrimanto,
l’ aŭtuno someras
kun mildeco.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 20/04/2016.


sábado, 9 de abril de 2016

Al kio utilas la poleksoj?


Al kio utilas la polekso? Krom fejsbuka ŝatsigno, ĝi tre utilas kiel tenilo, cetere ludas ĝi gitaron kaj plaĉas al infanoj kiuj ankoraŭ ĝuas suĉi la dikfingron. Tamen ne nur tio...

Ĉu vi fingrumas? Kompreneble! Lastatempe ĉiuj ni tre dikfingrumas!

Nuntempaj poleksoj estas pli inteligentaj ol la etulo el La malgranda Fingreto, la famkonata fabela rakonto el Charles Perrault.

Laŭ svisaj esploristoj, tajpi per poleksoj sur la ekraneto de kompufonoj pliigas cerban aktivecon. Nia cerbo konstante adaptiĝadas al la uzado de novaj teknologioj.

Dikfingroj ankaŭ povas revolucii tajpadon per kompufonoj; oni jam elpensis novan klavarformaton “KALQ”, kiu estus pli efika ol la “QWERTY” – klavaro ĉar ĝi ebligus uzontoj tajpi multe pli rapide.

Dum poleksoj vigle laboregas kompufone, iom enuas la “fratetoj”, nome montrofingro, mezfingro, ringofingro kaj etfingro...Ĝis kiam?



Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 9/04/2016.