Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 9 de abril de 2016

Al kio utilas la poleksoj?


Al kio utilas la polekso? Krom fejsbuka ŝatsigno, ĝi tre utilas kiel tenilo, cetere ludas ĝi gitaron kaj plaĉas al infanoj kiuj ankoraŭ ĝuas suĉi la dikfingron. Tamen ne nur tio...

Ĉu vi fingrumas? Kompreneble! Lastatempe ĉiuj ni tre dikfingrumas!

Nuntempaj poleksoj estas pli inteligentaj ol la etulo el La malgranda Fingreto, la famkonata fabela rakonto el Charles Perrault.

Laŭ svisaj esploristoj, tajpi per poleksoj sur la ekraneto de kompufonoj pliigas cerban aktivecon. Nia cerbo konstante adaptiĝadas al la uzado de novaj teknologioj.

Dikfingroj ankaŭ povas revolucii tajpadon per kompufonoj; oni jam elpensis novan klavarformaton “KALQ”, kiu estus pli efika ol la “QWERTY” – klavaro ĉar ĝi ebligus uzontoj tajpi multe pli rapide.

Dum poleksoj vigle laboregas kompufone, iom enuas la “fratetoj”, nome montrofingro, mezfingro, ringofingro kaj etfingro...Ĝis kiam?



Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 9/04/2016.

5 comentários:

Blogdopaulo disse...

Bonege!
En la antikvaj Romaj arenoj la dikfingro povus indiki morton (se turnitaj malsupren) au vivon (se supren). Mirinda povo!
Al via blogo mi entuziasme, supren, tre supren montras mian dikfingron!

Lírica disse...

Ankoraŭ bone hodiaŭ oni uzas la poleksojn por komunikiĝi. Tio faras nin kredi, ke la erao ilin uzi kiel indiko de analfabeteco jam finis, aŭ preskaŭ!

Unknown disse...

Ne forgesante, ke la artika polekso faris civilizacion.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Belas tiu bonstila, suka teksto, inda por sonregistro kaj aperigo en Esperanta Retradio. Kial ne?

Anônimo disse...

Mi multe lernis. Tre interessa !
Dankon, Nazinha !