Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

Mostrando postagens com marcador Poesia em Esperanto.. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Poesia em Esperanto.. Mostrar todas as postagens

terça-feira, 18 de junho de 2019

Poetiko




Ĉu poezio necesas?
Versoj al kio utilas?
Kiel la muzoj ekestas
en nia mondo delira?

Silente poetoj kaptas
la melodion de l’ vortoj
per surpriza luma sparko,
kiu okulojn ektuŝas.

Tiam feliĉo intensa
vizitas poetanimon,
kiu reĝisoras sentojn,
kaj jen poemo naskita!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 18/06/2019.




sábado, 16 de fevereiro de 2019

DELIRO




Kia mond' estas nia,

en fajrej' de frenezo

brulanta for de Dio!


Tial muzoj forestas,

kaj poetojn forlasas

en animo soleca...


Eĉ naturo ribelas

kontraŭ malsaĝo homa

konfuzante sezonojn!



Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 16/02/2019.
Minas Gerais  - Brazilo

sexta-feira, 8 de setembro de 2017

Dankon, PSV !





Poeme liaj belaj prozoj sonas!
Anĝelo klera kaj ĉiam helpema,
Unuanima voĉ' al li gratulas.
Literaturon, arton kaj sciencon
Ofertas liaj verkoj ĉiusemajne.

Sindediĉas Paŭlo al kara lingvo
Esperanto, sia kora pasio,
Revigligante la verdan movadon.
Grandanima samideano nia,
Idealisto, senlace laborema,
Okupiĝas pri la sankta afero.

Vivu ĉiam la 8-a de Septembro!
Internaciul’ naskiĝdatrevenas!
Afabla majstro, poeto sentema,
Nobla homo: jen vera ĝentlemano!
Amiko homama, Dio vin benu! 




Plej admire, danke kaj amike,

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 08/09/2017.

sábado, 23 de janeiro de 2016

Januaro, 2016



La ĵusnaskita Novjaro
jen apenaŭ finbalbutas
siajn bondezirojn gajajn
Teroro la mondon skuas
per nekredebla kruelo.

Ŝajnas premsonĝo; mi veas!
Per TV la etinfano
pacon minacas danĝere...

Kien iras la homaro?
(Pardonon pro la ŝablono!)
Poemo ne plu eltenas
sangajn vortojn el kompato:
poezi’ ja min forlasis.

Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 05/01/2016.